la ĉokolado

  La ĉokolado pretiĝas el kakao, kiu estas frukto fazeolforma, kaj (simile al plej multaj fruktoj) ĝi enhavas sanajn nutraĵojn. La malhela ĉokolado, kiu entenas plialtan kvanton da kakao, havas pli multe da sanaj elementoj, tiel ni indas elekti tiun. Tial, ke iu ĉokolado meritu la malhelan enklasigon, ĝi devas pretiĝi minimume el 43%-oj da kakao.

Malhela ĉokolado enhavanta 86%-ojn da kakao

  Ĝi estas riĉa fonto de magnezio kaj fosforo. La magnezio mildigas la streĉon kaŭzitan de streso, la fosforo servas por la konstruiĝo de ostoj kaj dentoj, almetas al la funkciado de nervosistemo, al la materialinterŝanĝo de karbonhidrato kaj graso. La kupro trovebla en amara ĉokolado kunagas en la batalo de organismo kontraŭ la liberaj radikoj. Inter el la valoraj kombinaĵoj troveblaj en la ĉokolado estas rimarkinda la rolo de la antioksidantoj, kiuj helpas en la neŭtrigo de malutilaj liberaj radikoj. Multnombraj esploroj demonstris, ke la flavonoidoj (kiel unu granda grupo de antioksidantoj) donas helpon kontraŭ la malsaniĝo de koro kaj vejnosistemo, malgrandigas la sangopremon, plibonigas la sangofluon en la organismo, kaj almetas al la plimalgrandigo de risko de tumoroj, trombozo kaj apopleksio. Malgranda peco da malhela ĉokolado enhavas tiom de flavonoidoj, kiel ses pomoj aŭ du glasoj da ruĝa vino. En la ĉokolado estas trovebla ankaŭ la vitaminoj A, B1, B2, B6, B12, D kaj E. Se iu manĝas ĉokoladon, en la cerbo komencas pligrandiĝi la nivelo de endorfino kaj serotonino, t.e. la nivelo de hormonoj de feliĉo, kio kreigas bonan humoron. La ĉokolado pro la enhavanta kofeino efikas freŝige al la organismo. (Kinga Marosi)

(2009. I. 18. Tradukis Roberto Zöldy el la madjarlingva sciencpopulariga semajna gazeto Vivo kaj Scienco LXIII/49)