Hudecz, Viktor - Zöldy, Roberto

Ĉampionado por Junularaj Taĉmentoj, II-a klaso, KFKI - Tungsram
1993. decembro 11., Budapest, Madjarlando

nigra paŝas kaj venkas

La jena pozicio unuafoje estiĝis post la malvenka paŝo de blanka 15. Ĉe3-c4??. Bedaŭrinde mi tiam preterlasis la venkon per la paŝo 14. - Eg4??, sed jam tuj post la malpreno de l' pupo mi rimarkis, kio estis la gajna daŭrigo. Dum mi ĉagreniĝis pro la preterlasita eblo, mia kontraŭulo remetis la kavaliron al e3, tiel vekiĝis la espero, ke Viktor kontentiĝus per paŝripeta sendecido... >>Solvo