Petro kaj Katarina havas po unu horloĝon muran. Ĉe ĉiu tuta horo ambaŭ horloĝoj
batas tiom, kioma horo estas tiam. La tempomezurilo de Petro batas pli rapide ol tiu de Katarina: dum la
horloĝo de Petro batas tri, tiu de Katarina batas du. Iutage en certa horo la du horloĝoj samtempe
komencis bati. Post kiam la horloĝo de Petro ĉesis, la tempomezurilo de Katarina
ankoraŭ batis du.
Je kioma horo okazis tio?