La jena pozicio unuafoje estiĝis post la malvenka paŝo de blanka 15. Ĉe3-c4??. Bedaŭrinde mi tiam preterlasis la venkon per la paŝo 14. - Eg4??, sed jam tuj post la malpreno de l' pupo mi rimarkis, kio estis la gajna daŭrigo. Dum mi ĉagreniĝis pro la preterlasita eblo, mia kontraŭulo remetis la kavaliron al e3, tiel vekiĝis la espero, ke Viktor kontentiĝus per paŝripeta sendecido... Tiel kiam estiĝis la sama pozicio en la 17-a paŝo, mi ne hezitis kaj tuj faris la belan paŝon gajnan: 17. - Ef3!
Minacas E×g2 mato! La estro ja ne estas elbatebla, ĉar sekvus mato en du paŝoj: 18. g×f3 Tg6+ 19. Rh1 K×f3#. En la partio okazis 18. Ĉe3 (post 18. Eg5 gajnus Ee2 kaj 19. Ĉe3 Tg6 20. Ef4 Tf8), tio jam ne helpis, ĉar sekvis 18. - Tg6, post kio estus ebla eviti la tujan maton nur per ofero de estro (per 19. d5 K×d5 20. E×d5). Ne helpas eĉ 19. g3, ĉar 19. - Eh1 matigas. Anstataŭ tio mia kontraŭulo paŝis la miraklo-atendan 19. Ec1, post kio sekvis mato en tri paŝo:
19. - T×g2+ 20. Rh1 Tg6+ 21. Ĉg2 E×g2#